Lyrik ~ Klinge
    Versuch einer Dichtung            

25 
 Februar 
 
2012


 

Und die Gebilde des Traums nahten sich mir:

So sollte es eigentlich sein!
Ohne Ironie: Wissen hat etwas mit Dynamik, innerer und äußerer Bewegung zu tun, nicht mit fixiertem Tonerstaub auf Papierseiten, mit Binärcode in einer PDF-Datei.

Ich plädiere für Sinngebärden zur Darstellung des Alphabets des menschlichen Geistes (frei nach Leibniz).
Vokale repräsentieren die 5 Elemente und werden durch Farbtöne dargestellt.
Konsonanten finden eine sinnliche Wahrnehmung durch die Sinneskanäle, die durch die Schachfiguren auf einer Matrix (10×10-feldergroßer mnemotechnischer Raum) aufgestellt werden.
Somit lassen sich auf einem Schachbrett -ähnlich wie in GO- Stellungen “lesen”, die (Sinn-)Wörter ergeben, in denen die betreffenden Vokale und Konsonanten auftreten.

Die gewählte Sprache sollte Esperanto sein, da eine neutrale Internationalität gewährleistet ist und die Phonem-Graphem-Korrespondenz ausnahmelos eingehalten wird.
Die Exotik des Sprachklanges von Esperanto verleiht den Wörter indessen noch eine zusätzliche “Orakelsprache”.

 
 
5 
 Februar 
 
2012

abgelegt in
Diverses | Esperanto

 

La eta princo Der kleine Prinz
Esperanto Deutsch

 

Ho, eta princo,
mi ekkomprenis tiele,
iom-post-iome,
vian melankolian vivon…

Dum longa tempo
vi havis kiel distraĵon nur
la mildecon de sunsubiroj.

Tiun ĉi novan detalon
mi eksciis la kvaran tagon matene,
kiam vi diris al mi:
“Al mi multe plaĉas sunsubiroj.
Ni iru
vidi sunsubirojn!…”
“Sed necesas atendi.”
“Kion atendi?”
“Ke la suno subiru.”
Unue vi ŝajnis tre surprizita,
sed poste ridis pri vi mem.
Kaj vi diris al mi:
“Mi ĉiam pensas kvazaŭ
mi estus hejme!”

Efektive.
Kiam tagmezas
en Usono,
la suno – ĉiuj scias tion –
subiras super Francio.

Por ĉeesti
la sunsubiron sufixus,
ke oni povu en
unu minuto atingi Francion.

Bedaŭrinde,
Francio estas multe tro malproksima.
Sed via tiel eta planedo
nur sufiĉis,
ke vi tiru vian seĝon
je kelkaj paŝoj.
Kaj vi rigardis krepuskon
tiel ofte kiel vi deziris…

“Unu tagon
mi vidis la sunon subiri
kvardek tri fojojn!”

Kaj iom pli poste vi aldonis:
“Vi scias…
se oni estas malgaja,
oni amas sunsubirojn…”
“Do, ĉu en la kvardek-tri-foja tago
vi estis tiom malĝoja?”

Sed la eta princo ne respondis.

Ach, kleiner Prinz,
ich habe verstanden, so
nach und nach,
dein schwermütiges Leben…

Lange Zeit
hattest du als Zerstreuung nur
die Lieblichkeit der Sonnenuntergänge.

Diese neue Einzelheit (Detail)
verstand ich am vierten Tag morgens,
als du mir sagtest:
“Mir (sehr) gefallen Sonnenuntergänge.
Lass uns gehen,
Sonnenuntergänge anzuschauen…”
“Aber es ist nötig, noch zu warten.”
“Worauf warten?”
“Dass die Sonne untergeht.”
Zuerst schienst du sehr überrascht,
aber dann lachtest du über dich selbst.
Und du sagtest zu mir:
“Ich immer denke sozusagen,
ich sei zu Hause!”

In der Tat.
Wenn es Mittag ist
in den Vereinigten Staaten
die Sonne – wie jeder weiß –
geht über Frankreich unter.

Um dort
einem Sonnenuntergang beizuwohnen,
müsste man (können) in
einer Minute Frankreich erreichen.

Unglücklicherweise,
ist Frankreich viel zu weit weg.
Aber auf deinem so kleinen Planeten
genügte es lediglich,
dass du deinen Sessel weiterdrehst
um einige Schritte.
Und du schautest die Dämmerung
so oft du es dir wünschtest…

“An einem Tag
habe ich die Sonne untergehen sehen
dreiundvierzigmal”

Und ein wenig später fügtest du hinzu:
“Du weißt…
wenn man traurig ist,
liebt man die Sonnenuntergänge…”
“Am Tag mit den dreiunvierzigmal
warst du besonders traurig?”

Aber der kleine Prinz antwortete nicht.

 


Autor Antoine de Saint-Exupéry
Übersetzung Pierre Delaire
Bereitstellung Tarkuax

 
 
17 
 November 
 
2011

abgelegt in
Christentum | Esperanto

 

https://www.youtube.com/watch?v=oKy3pEeLLsQ

En tiu tempo impostistoj kaj malbonfamaj homoj
alproksimiĝis al Jesuo por aŭskulti Lin.
Sed fariseoj kaj leĝinstruistoj murmuris, dirante:
-Li favore akceptas malbonulojn kaj manĝas kun ili.

Tiam Li diris al ili la jenan parabolon:
-Iu viro havis du filojn.
La pli juna diris al la patro:
-Patro, donu tuj al mi la heredotan parton.
Tiam la patro dividis inter ili siajn havaĵojn.
Post ne multaj tagoj la pli juna filo vendis ĉion,
kaj kun la akirita mono forvojaĝis al malproksima lando.
Tie li perdis sian tutan havon per diboĉa vivado.

Sed en tiu lando, kiam li jam elspezis ĉion, okazis granda malsato;
kaj baldaŭ la junulo troviĝis meze de gravaj malfacilaĵoj.
Tiam li iris al unu el la loĝantoj de tiu lando
kaj proponis al li sian servadon.
Tiu sendis lin sur siajn kampojn gardi porkojn.
La junulo estis tiel malsata, ke li volus plenigi sian ventron
per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis,
sed neniu donis ilin al li.

Tiam li pripensis sian situacion, kaj diris:
-La taglaboristoj de mia patro havas nutraĵojn abunde,
dum mi ĉi tie pereas de malsato!
Mi reiros al mia patro, kaj mi diros al li:
Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi;
mi ne plu meritas esti via filo;
traktu min kiel unu el viaj taglaboristoj!
Li tuj leviĝis kaj reiris al sia patro.
Li estis ankoraŭ malproksime de la patra domo,
kiam lia patro lin vidis kaj kortuŝite kuris renkonte al li.
Li brakumis la filon kaj lin kisadis.
Tiam la filo diris:
-Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi.
Mi ne plu meritas esti rigardata kiel via filo.
Sed la patro ordonis tuj al siaj servistoj:
-Rapidu: alportu la plej belan robon kaj lin vestu.
Metu ringon sur lian fingron kaj sandalojn sur liajn piedojn.
Poste prenu la bovidon, kiun ni grasigis, kaj buĉu ĝin.
Ni devas havi festenon pro lia reveno:
ĉar ĉi tiu mia filo estis por mi mortinta,
kaj nun li denove revenis al vivo;
li estis perdita, kaj mi denove retrovis lin.
Kaj ili komencis festi.

La pli aĝa filo estis sur la kampo;
je sia reveno, kiam li alproksimiĝis al la domo,
li aŭdis muzikon kaj dancadon.
Tiam li alvokis unu el la servistoj, kaj demandis lin, kio okazas.
La servisto diris:
-Via frato revenis, kaj via patro buĉis la bovidon, kiun ni grasigis,
ĉar li rericevis sian filon viva kaj sana.
Sed la pli aĝa frato montriĝis ofendita kaj eĉ ne volis eniri.
Tiam lia patro elvenis, kaj klopodis konvinki lin eniri.
Sed la pli aĝa filo diris al li:
-De tiom da jaroj mi servas al vi
kaj neniam mi malobeis vian ordonon.
Tamen vi neniam donis al mi kapridon,
por ke mi festenu kun miaj amikoj.
Sed nun revenis ĉi tiu via filo,
kiu fordiboĉis vian havon kun malĉastulinoj,
kaj por li vi buĉis la grasigitan bovidon!
La patro respondis:
-Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas ankaŭ via.
Mi ne povis ne esti feliĉa kaj festi,
ĉar ĉi tiu via frato estis por mi mortinta kaj nun revenis al la vivo;
li estis perdita, kaj nun mi retrovis lin!

 

Sprecher laparoladidio   |   Bereitstellung laparoladidio