Lyrik ~ Klinge
    Versuch einer Dichtung            

17 
 November 
 
2011

abgelegt in
Christentum | Esperanto

 

https://www.youtube.com/watch?v=oKy3pEeLLsQ

En tiu tempo impostistoj kaj malbonfamaj homoj
alproksimiĝis al Jesuo por aŭskulti Lin.
Sed fariseoj kaj leĝinstruistoj murmuris, dirante:
-Li favore akceptas malbonulojn kaj manĝas kun ili.

Tiam Li diris al ili la jenan parabolon:
-Iu viro havis du filojn.
La pli juna diris al la patro:
-Patro, donu tuj al mi la heredotan parton.
Tiam la patro dividis inter ili siajn havaĵojn.
Post ne multaj tagoj la pli juna filo vendis ĉion,
kaj kun la akirita mono forvojaĝis al malproksima lando.
Tie li perdis sian tutan havon per diboĉa vivado.

Sed en tiu lando, kiam li jam elspezis ĉion, okazis granda malsato;
kaj baldaŭ la junulo troviĝis meze de gravaj malfacilaĵoj.
Tiam li iris al unu el la loĝantoj de tiu lando
kaj proponis al li sian servadon.
Tiu sendis lin sur siajn kampojn gardi porkojn.
La junulo estis tiel malsata, ke li volus plenigi sian ventron
per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis,
sed neniu donis ilin al li.

Tiam li pripensis sian situacion, kaj diris:
-La taglaboristoj de mia patro havas nutraĵojn abunde,
dum mi ĉi tie pereas de malsato!
Mi reiros al mia patro, kaj mi diros al li:
Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi;
mi ne plu meritas esti via filo;
traktu min kiel unu el viaj taglaboristoj!
Li tuj leviĝis kaj reiris al sia patro.
Li estis ankoraŭ malproksime de la patra domo,
kiam lia patro lin vidis kaj kortuŝite kuris renkonte al li.
Li brakumis la filon kaj lin kisadis.
Tiam la filo diris:
-Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi.
Mi ne plu meritas esti rigardata kiel via filo.
Sed la patro ordonis tuj al siaj servistoj:
-Rapidu: alportu la plej belan robon kaj lin vestu.
Metu ringon sur lian fingron kaj sandalojn sur liajn piedojn.
Poste prenu la bovidon, kiun ni grasigis, kaj buĉu ĝin.
Ni devas havi festenon pro lia reveno:
ĉar ĉi tiu mia filo estis por mi mortinta,
kaj nun li denove revenis al vivo;
li estis perdita, kaj mi denove retrovis lin.
Kaj ili komencis festi.

La pli aĝa filo estis sur la kampo;
je sia reveno, kiam li alproksimiĝis al la domo,
li aŭdis muzikon kaj dancadon.
Tiam li alvokis unu el la servistoj, kaj demandis lin, kio okazas.
La servisto diris:
-Via frato revenis, kaj via patro buĉis la bovidon, kiun ni grasigis,
ĉar li rericevis sian filon viva kaj sana.
Sed la pli aĝa frato montriĝis ofendita kaj eĉ ne volis eniri.
Tiam lia patro elvenis, kaj klopodis konvinki lin eniri.
Sed la pli aĝa filo diris al li:
-De tiom da jaroj mi servas al vi
kaj neniam mi malobeis vian ordonon.
Tamen vi neniam donis al mi kapridon,
por ke mi festenu kun miaj amikoj.
Sed nun revenis ĉi tiu via filo,
kiu fordiboĉis vian havon kun malĉastulinoj,
kaj por li vi buĉis la grasigitan bovidon!
La patro respondis:
-Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas ankaŭ via.
Mi ne povis ne esti feliĉa kaj festi,
ĉar ĉi tiu via frato estis por mi mortinta kaj nun revenis al la vivo;
li estis perdita, kaj nun mi retrovis lin!

 

Sprecher laparoladidio   |   Bereitstellung laparoladidio